Ĉiuj kodoj kaj ĉiuj rajtoj ligitaj al ili ĉi tie apartenas al la Universala Esperanto-Asocio (UEA), 2017. Por pliaj detaloj pri kiel ĝi funkcias, vidu la vikion de tiu ĉi ujo.
Por faciligi la instaladon, oni uzas la teknologion Docker. Do la unua paŝo estas instali Docker en via komputilo kaj lanĉi ĝin. Anglalingvaj instruoj pri kiel fari tion estas en tiu ligilo
Kiam vi certigus ke Docker estas boninstalita, aliru al la dosierujo per Terminal (en Vindozo, prompt) kie vi elŝutis tiun ĉi kodon kaj tajpu:
docker-compose -f docker/compose/production.yaml up --build -d
Atentu ke ĝi verŝajne ne bone funkcios se en la dosierujo kiun vi enmetis la kodon estus bezonata havi superuzantajn permesojn (sudo), vi devas ebligi ke tio estu uzita sen superuzantaj permesoj.
Por certigi ke ĉio okazis bone, tajpu docker ps
kaj devus aperi io kiel la jeno:
CREATED STATUS PORTS NAMES
10 minutes ago Up 10 minutes 0.0.0.0:3000->3000/tcp uea-api
10 minutes ago Up 10 minutes 0.0.0.0:3306->3306/tcp uea-datumbazo
Tio estas ĉio, vi jam povos aliri API je http://localhost:3000
kaj sekvi nian dokumentadon por lerni kiel uzi ĝin.
Por ekzekuti la aŭtomatajn testojn, tajpu:
docker-compose -f docker/compose/test.yaml up --build -d
Por vidi la testojn, tajpu:
docker logs -f uea-api-test
Dependante je kiel via datumbazo estas agordita, povas esti ke la REST-API ne plene funkcios, do necesas agordi tion en la dosiero config.js
.
Por malinstali, simple tajpu:
docker-compose down
Kaj forviŝu la dosierojn de la komputilo.
docker logs -f uea-api-[dev/test]
: Montras la konzolon de la API;docker exec -it uea-datumbazo-[dev/test] bash
sekvita demysql -uroot -p"$MYSQL_ROOT_PASSWORD" uea
: donas aliron al la shell de la datumbazo;
La aŭtoroj de la kodoj estas la jenaj:
- Ana Maria da Costa Ribeiro @RibeiroAna
- Victor Hugo Fernandes de Sousa @VictorHundo
- Jefferson Carlos Benedito @jeffersontuc
- Pierre Vittet @Piervit